Politikisto estas homo kies profesio estas politiko.
|
![Citaĵo](https://cdn.statically.io/img/upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | « Ju pli ofte politikisto kontraŭdiras sin men, des pli grandioza li estas. » | | « Je öfter sich ein Politiker widerspricht, desto größer ist er. » | — Friedrich Dürrenmatt |
|
|
![Citaĵo](https://cdn.statically.io/img/upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | « Mia patro havis profundan kaj dumvivan malestimon al politikistoj ĝenerale ("Ili diras mensogojn," li kutimis diri kun miro, "eĉ kiam ili ne bezonas"). » | | « (angle) My father had a deep and lifelong contempt for politicians in general ("They tell lies," he used to say with wonder, "even when they don't have to"). » | — Gore Vidal |
|
|
![Citaĵo](https://cdn.statically.io/img/upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | « Registaro estas tro granda kaj tro grava por esti lasita al la politikistoj. » | | « (angle) Government is too big and too important to be left to the politicians. » | — Chester Bowles |
|
|
![Citaĵo](https://cdn.statically.io/img/upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | « Politikistoj ĉiam realisme manovras por la sekva elekto. Ili estas malaktualaj kiel fundamenta problemsolviloj. » | | « (angle) Politicians are always realistically maneuvering for the next election. They are obsolete as fundamental problem-solvers. » | — Buckminster Fuller |
|
|
![Citaĵo](https://cdn.statically.io/img/upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | « Mi nenion povas diri al vi pri tiu ĉi milito. Ĝi estas kiel ĉiuj militoj, mi supozas. La entombigistoj gajnas ĝin. Ho, la politikistoj multe parolos pri ĝia "gloro", kaj la maljunuloj parolos pri ĝia "bezono" - la soldatoj, ili nur volas iri hejmen. » | | « (angle) There's nothing much I can tell you about this war. It's like all wars, I suppose. The undertakers are winning it. Oh, the politicians will talk a lot about the "glory" of it, and the old men'll talk about the "need" of it — the soldiers, they just want to go home. » | — James Lee Barrett, Shenandoah |
|
|
![Citaĵo](https://cdn.statically.io/img/upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | « Politikaj gvidantoj neniam estas gvidantoj. Por gvidantoj ni devas rigardi al la Vekantoj! Laŭzio, Budho, Sokrato, Jesuo, Milarepa, Gurdjieff, Krishnamurti. » | | « (angle) Political leaders are never leaders. For leaders we have to look to the Awakeners! Lao Tse, Buddha, Socrates, Jesus, Milarepa, Gurdjiev, Krishnamurti. » | — Henry Miller |
|
|
![Citaĵo](https://cdn.statically.io/img/upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Wikiquote-logo.svg/15px-Wikiquote-logo.svg.png) | « Antaŭe en la eŭropa historio la plebaro neniam havis iluziojn pri siaj propraj “ideoj” rilate ion ajn... Ĝi aprobis aŭ kondamnis tion, kion elpensis kaj plenumis politikisto, subtenis lin aŭ senigis je la subteno, sed ĝiaj agadoj limiĝis je reago, ĉu aproba aŭ inverse, al krea volo de aliulo... Hodiaŭ inverse la averaĝa homo havas la plej certajn imagojn pri ĉio, kio okazas kaj devas okazi en la Universo. Do li malkutimiĝis aŭskulti. Por kio, se ĉiujn respondojn li trovas en si mem? » | — José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930) |
|