Universitato de Suda Kalifornio
La Universitato de Suda Kalifornio (angle University of Southern California, USC) estas private fundita universitato en Los-Anĝeleso, Kalifornio, Usono.
La universitato fondiĝis en 1880, kaj nun instruas ĉirkaŭ 28 000 studantojn, kun diplomprogramoj laŭ la Kolegio de Belarto kaj Scienco, la Kolegio de Diplomiĝintoj, kaj 16 kolegioj profesiaj. Krom la ĉefa tereno ("Parktereno de la Universitato", ĉirkaŭ 3 km sudokcidente de la urbocentro), al la universitato apartenas la Tereno de Sanscienco ĉirkaŭ 3 km nordoriente de la urbocentro, kaj la Instituto de Informatiko en Marina del Rey (Kalifornio).
Interalie, USC estas mondfama por sia Kolegio de Kino kaj Televido, fondita en 1929, unu el la plej fruaj kinokursaroj ĉe la universitata nivelo. Inter la studintaro troviĝas tiaj direktoroj kiaj George Lucas (Star Wars ka) kaj Robert Zemeckis.
Kelkaj instruistoj
[redakti | redakti fonton]Kelkaj disĉiploj
[redakti | redakti fonton]- András Becsei
- András Csáki
- Katinka Hosszú
- Balázs Kiss (martelĵetisto)
- Miklós Martin
- Béla Szabados (naĝisto)