News

Tradukado finita!

All posts

  • Tradukado finita!

    Hodiaŭ finiĝis la tradukado por la aktuala versio de WordPress. La pasinta finita traduko estis por versio 3.3, kaj nun ni estas sojle de 4.1. Dankon al ĉiuj kontribuantoj! Daŭre bonvenas testado kaj korektlegado! Kaj se via TTT-ejo uzas WordPress en Esperanto, ni volonte ekscias pri tio kaj montras ĝin kiel ekzemplon.

    Read Post

  • Aperis tradukantoj

    Do, antaŭ iom da tempo, mi (Cindio) ĉesis prilabori WordPress. Nun, en 2014, kelkaj personoj ektradukas ĉe GlotPress. Mi uzis SVN (subversion), do GlotPress estas nova afero, sed ŝajnas ke ĉiu registrita uzanto de WordPress rajtas proponi tradukfrazojn al tiu enreta tradukilo. Por helpi tiun laboron, mi ekstraktis mallongajn frazojn el la traduk-dosiero de Gettext,…

    Read Post

  • Tarski

    Mi Esperantigis la etoson Tarski 2.7.1. Se vi volas provi tiun etoson, ŝutu ĝin al via dosierujo /wp-content/themes. Jen: cindymckee.com/tarski-eo-2.7.1.zip

    Read Post

  • Ni prilaboras version 3.0.1

    Jes, ni fine tradukis version 3.0.1 kaj nun la testantoj testas kaj raportas pri lingvaj eraroj.

    Read Post

  • Laboro pri 2.8

    Se vi jam uzas Esperanton en via WordPress-a blogo, vi povas alŝuti la ĉefan tradukdosieron por la nova versio, 2.8: http://svn.automattic.com/wordpress-i18n/eo/trunk/messages/eo.mo (metu tion en vian subdosierujon /languages, kiu estas subdosierujo de /wp-includes aŭ /wp-content) Dankon al Kalle Kniivilä, pro la helpo! Dum la sekvaj tagoj, eble mi trovos tempon traduki paĝojn kiuj ne ĉerpas de…

    Read Post

  • 2.7

    Rigardu dekstre por versio 2.7 (nu, mi kaptis iomete da laboro por 2.8, ankaŭ) Por aliaj etosoj, iru al: tarski-eo.zip por la etoso Tarski, kiu estas ĝisdata por funkcii bele kun WordPress 2.7, kaj kaj meti ĝin en vian dosierujon wp-content/themes Ne forgesu malpaki ĝin. Ankaŭ ekzistas malnovaj etosoj kiuj ja estas Esperantigitaj, sed la…

    Read Post

  • WordPress 2.6

    Oni povas elŝuti la novan version, 2.6, per la ligiloj en tiu ĉi paĝo. Se vi spertas problemon pri unu el la tradukitaj etosoj, bonvolu skribi al cfmckee ĉe gmail punkto com.

    Read Post

  • 2.5 kaj 2.5.1 preskaŭ samtempe

    Tiu ĉi Esperanta paĝo en WordPress.org estas tute nova. Mi provas nun plenigi ĝin per informoj pri la Esperanta versio de WordPress. Preskaŭ samtempe ni lanĉis Esperantajn tradukojn de WordPress 2.5 kaj WordPress 2.5.1. Vi povas ilin elŝuti de la WordPress-paĝo en “bertilow.com”.

    Read Post