News

��enerala

TinyMCE Altnivele

Ĝenerala

  • TinyMCE Altnivele

    Antaŭ minutoj, unu el la plej popularaj kromprogramoj por WordPress, TinyMCE Altnivele (TinyMCE Advanced), estis enesperantigita. TinyMCE estas la tekstoredaktilo de WordPress kaj la kromprogramo etendas la ilobretojn kaj funkciojn de tiu kutima TinyMCE-redaktilo. Multaj uzantoj volas elekton de tiparoj. Tiu ĉi kromprogramo donas elekton de kelkaj tiparoj. La kromprogramo ankaŭ ebligas rektan kreon de…

    Read Post

  • WordPress en 2017

    2017 La nova eldono de WordPress, 4.7, estas preskaŭ preta. Antaŭ la eldono, jen informoj pri la irvojoj de uzado kaj programado de WordPress en la nova jaro. Komence en 2017, WordPress kuraĝigos uzon de PHP7 kaj de SSL. WordPress oferos kelkajn ecojn por nur ĉifritaj retejoj, instige al pli sekura interreto. Ĝis nun, 11,45%…

    Read Post

  • Ekzemplo de 2017

    Mankis ekzemplo en la antaŭa afiŝo pri la etoso Twenty Seventeen. Do, la testejo nun montras ekzemplon, ĉe http://cindymckee.com/testejo. La ekzemplo estas en du-kolumna aranĝo, kun titoloj en la maldekstra kolumno kaj enhavo en la dekstra. Ĝi heredis la ekzistantan enhavon, sed mi metis filmon en la kapo. Ĉar Twenty Seventeen estas en testo-fazo, ankoraŭ…

    Read Post

  • 2017

    Etoso Twenty Seventeen (2017) estos havebla post monato kaj mi jam ne povas silenti pri ĝi. Jam dum iom da tempo, mi volas konsili atendon pri aspekto de retejo ĝis la eldono de Twenty Seventeen, celota al la bezonoj de komercaj retejoj. Ecoj kaj ebloj: en la kapo de retejo kun Twenty Seventeen povos esti…

    Read Post

  • Ekzemplo de qtranslate x

    Jen, alia plurlingviga kromprogramo estas qTranslate X. Ekzemplo de WordPressa retejo kun qTranslate X estas la celpaĝo de la aplikaĵo Amikumu: https://www.amikumu.com/eo/.

    Read Post

  • ekzemplo de PolyLang

    Mi volas montri ekzemplon de la plurlingviga kromprogramo PolyLang: http://cindymckee.com/esperantonet. Mi lasos tiun ekzemplon dum iom da tempo, do bonvole vizitu la ekzemplon antaŭ la forviŝo.

    Read Post

  • Simpla alidirektilo

    Paĝo ligiĝas al (Page Links To) estas simpla solvo al oftaj problemoj. Eble vi volas alidirekti vizitantojn al nova URL de malnova paĝo. Eble vi volas krei menuon de ne-klakeblaj titoloj, kun alklakeblaj menueroj sube. Aŭ vi volas, ke alklako al titolo de afiŝo konduku rekte al ekstera retejo. La kromprogramo Paĝo ligiĝas al aldonas…

    Read Post

  • Simpla ŝovilo

    Ĉu vi ĉiam volis ‘mojosan’ ŝovilon – vi komprenas, ŝovilo estas ilo de ŝanĝiĝantaj bildoj okupantaj unu spacon; ĉiu bildo servas kiel ligo al specifa paĝo? Kutime, tiuj dolorigas min, sed ili estas modaj. Nu, Baza ŝovilo de Coyote (Kojoto) povas ŝtopi la breĉon. Atentu, tiu kromprogramo ne estas ĝisdata ĝis la plej nova versio…

    Read Post

  • La ninĵoj traktas maskojn

    En la kromprogramo Formularoj de Ninja, ekzistas eblo preskribi tipojn de valoroj kiujn partoprenantoj de formularo rajtas entajpi en tekstlinion. Tamen, en tradukoj, foje ne aperas la kampo por enmeti tipon de limigo. Tiu problemo jam ricevas atenton: https://github.com/wpninjas/ninja-forms/issues/1880 Ĝi estos solvita. Legu plu se vi volas suferi lecionon de komencanto de Formularoj de Ninja.…

    Read Post

  • Helpu la redaktiston de WooCommerce

    Mi rimarkis ke iu proponis tradukojn al WooCommerce, la plej populara kromprogramo por enreta komerco (starigo de vendejo). Mi igis Manuel projekta redaktisto de WooCommerce. Li jam ne devos atendi aprobojn. WooCommerce havas pli ol milionon da aktivaj instaloj. La programistoj inkluzivas la teamon Automattic, do la kromprogramo estas stabila. La tradukado de WooCommerce estas…

    Read Post